Beni: Aliancanoj ricevas +1 por atakĵetoj kaj savĵetoj kontraŭ timo.
Dia favoro: Vi ricevas por ĉiuj tri niveloj +1 por atako- kaj damaĝoĵetoj.
Elteni elementojn: Vi povas senprobleme travivi en varmegaj kaj malvarmegaj ĉirkaŭaĵoj.
Konsekri akvonM: Kreas sanktan akvon.
Konsekri armilon: Armilo eksterordinare trafas malbonajn malamikojn.
Krei akvon: Kreas 7,5 litrojn da pura akvo por ĉiu nivelo.
Legi magion: Vi povas legi skribaĵorulon kaj sorĉolibrojn.
Magia armilo: Armilo ricevas bonon de +1.
Malkovri malmortulojn: Malkovras malmortulojn ene de 18 m.
Malkovri venenon: Malkovras venenon en kreaĵo aŭ malgranda objekto.
Protekto de malbono/ĥaoso: +2 al la AK kaj savĵetoj, aldona protekto kontraŭ la elektita pensmaniero.
Refortiĝo malpotenca: Forprenas magiajn atributmalbonojn aŭ sanigas 1k4 poentojn da atributodamaĝo.
Rezisto: La celo ricevas +1 por savĵetoj.
Sanigi malgravajn vundojn: Sanigas 1k8 damaĝon +1/nivelo (maksimume +5).
Virto: Celo ricevas unu portempan VP.