Popoloj
Popoloj
Duonelfoj
- +2 por unu atributo: Pro la diverseco de siaj naturoj, duonelfoj ricevas bonon de +2 al iu atributo dum la kreado de la rolulo.
- Mezgranda: Duonelfoj estas mezgrandaj kaj havas nek bonon nek malbonon pro sia grandeco.
- Normala moviĝorapideco: Duonelfoj havas bazmoviĝorapidecon de 9 metroj.
- Krepuskovido: Duonelfoj povas vidi en malhela lumo duoble pli malproksime ol homoj.
- Subtilaj sensoj: Duonelfoj havas popolbonon de +2 por perceptĵetoj.
- Elfa imuneco: Duonelfoj estas imunaj kontraŭ magiaj endormigefektoj kaj havas popolbonon de +2 por savĵetoj kontraŭ sorĉoj aŭ magiaj efikoj de la skolo transsorĉado.
- Adaptiĝemo: Kiel kroma talento duonelfoj ricevas je la unua nivelo la talenton kapablecofokuson.
- Elfosango: Por ĉiu efiko kiu rilatas al popolo, duonelfoj estas traktataj kaj kiel elfoj kaj kiel homoj.
- Multtalento: Duonelfoj povas elekti du preferatajn klasojn je la unua nivelo kaj ricevas aŭ +1 vivpoenton aŭ +1 kapablecorangon, kiam ili altiĝas en unu el tiuj klasoj.
- Lingvoj: Je la ludkomenco duonelfoj parolas la komunan lingvon kaj la elfan. Elfoj kun alta inteligenteco povas ankaŭ elekti ĉiun alian lingvon (krom sekretaj lingvoj kiel la druidan).
Duonorkoj
- +2 por unu atributo: Duonorkoj ricevas dum la kreado de la rolulo bonon de +2 por iu atributo. Tiu reprezentas la diversecon de tiu popolo.
- Mezgranda: Duonorkoj estas mezgrandaj kaj havas nek bonon nek malbonon pro sia grandeco.
- Normala moviĝorapideco: Duonorkoj havas bazmoviĝorapidecon de 9 metroj.
- Mallumovido: Duonorkoj povas vidi en mallumo ĝis 18 metroj.
- Sperto kun armiloj: Duonorkoj estas spertuloj por falkatoj kaj labrisoj kaj ili uzas ĉiujn armilojn kiuj estas nomitaj "orkaj" kiel militarmiloj.
- Orka sovaĝeco: Unufoje tage, se duonorko estas reduktita sub 0 vivpoentoj, sen morti, li povas daŭrigi tiel kiel li nur estus nebatalkapabla. Se li ne rehavas pli ol 0 vivpoentoj je la komenco de sia venonta vico, li subite estas senkonscia kaj komencas mortadi.
- Orksango: Por ĉiu efiko kiu rilatas al popolo, duonorkoj estas traktataj kaj kiel orkoj kaj kiel homoj.
- Timiga: Duonorkoj havas popolbonon de +2 por timigĵetoj ĉar ili ja faras timigan impreson.
- Lingvoj: Je la ludkomenco duonorkoj parolas la komunan lingvon kaj la orkan. Elfoj kun alta inteligenteco povas ankaŭ inter la sekvantaj lingvoj: draka, giganta, gnola, goblina, abisa.
Elfoj
- +2 Lerteco, +2 Inteligenteco, -2 Konstitucio: Elfoj estas mense kiel fizike viglaj, tamen ili estas de delikata figuro.
- Mezgranda: Elfoj estas mezgrandaj kaj havas nek bonon nek malbonon pro sia grandeco.
- Normala moviĝorapideco: Elfoj havas bazmoviĝorapidecon de 9 metroj.
- Krepuskovido: Elfoj povas vidi en malhela lumo duoble pli malproksime ol homoj.
- Subtilaj sensoj: Elfoj havas popolbonon de +2 por perceptĵetoj.
- Elfa imuneco: Elfoj estas imunaj kontraŭ magiaj endormigefektoj kaj havas popolbonon de +2 por savĵetoj kontraŭ sorĉoj aŭ magiaj efikoj de la skolo transsorĉado.
- Elfa magio: Elfoj havas popolbonon de +2 por sorĉnivelĵetoj por superi sorĉreziston. Krome ili havas popolbonon de +2 por tiuj sorĉkonoĵetoj kiuj servas por determini ecojn de magiaj objektoj.
- Sperto kun armiloj: Elfoj estas spertuloj por longaj arkoj (ankaŭ kunmetitaj), longaj glavoj, rapiroj kaj kurtaj arkoj (ankaŭ kunmetitaj) kaj ili uzas ĉiujn armilojn kiuj estas nomitaj "elfaj" kiel militarmiloj.
- Lingvoj: Je la ludkomenco elfoj parolas la komunan lingvon kaj la elfan. Elfoj kun alta inteligenteco povas ankaŭ elekti inter la sekvantaj lingvoj: draka, gnoma, goblina, orka, celestia, gnola, silvana.
Gnomoj
- +2 Konstitucio, +2 Karismo, -2 Forto: Gnomoj estas fizike malfortaj, tamen mirige persistemaj, kaj en ilia sinteno manifestas ilia alloga karaktero.
- Malgranda: Gnomoj estas malgrandaj, pro tio ili havas grandecbonon de +1 por sia armaĵklaso (AK), grandecbonon de +1 por atakĵetoj kaj grandecbonon de +4 por sekretĵetoj. Tamen ili havas malbonon de -1 por sia batalmanovra bono (BMB) kaj por sia batalmanovra defendo (BMD).
- Malrapida: Gnomoj havas bazmoviĝorapidecon de 6 metroj.
- Krepuskovido: Gnomoj povas vidi en malhela lumo duoble pli malproksime ol homoj.
- Subtilaj sensoj: Gnomoj havas popolbonon de +2 por perceptĵetoj.
- Diligenta: Gnomoj havas popolbonon de +2 por unu metio aŭ profesio je via elekto.
- Iluzirezisto: Gnomoj havas popolbonon de +2 por savĵetoj kontraŭ iluziefektoj.
- Gnoma magio: Gnomoj altigas la gradon de malfacileco je +1 por savĵetoj kontraŭ iliaj iluzisorĉoj. Gnomoj kun karismo 11 aŭ pli havas krome la sekvantajn sorĉsimilajn eblecojn: 1/tago - dancantaj lumoj, fantoma sono, paroli kun bestoj, sorĉartifiko. La sorĉnivelo por tiuj efikoj egalas al la rolulnivelo de la gnomo. La grado de malfacileco por savĵetoj kontraŭ tiuj sorĉoj egalas al 10 + sorĉgrado + karismomodifilo de la gnomo.
- Sperto kun armiloj: Gnomoj uzas ĉiujn armilojn kiuj estas nomitaj "gnomaj" kiel militarmiloj.
- Malamo: Pro specifa edukado gnomoj havas bonon de +1 por atakĵetoj kontraŭ kreitaĵoj kiuj apartenas al subspeco reptilio aŭ goblino.
- Defendotrejniĝo: Kontraŭ atakoj de monstroj de la speco gigantoj, gnomoj havas evitobonon de +4 por sia armaĵklaso.
- Lingvoj: Je la ludkomenco gnomoj parolas la komunan lingvon, la gnoman kaj la silvanan. Gnomoj kun alta inteligenteco povas ankaŭ elekti inter la sekvantaj lingvoj: draka, elfa, giganta, goblina, nana, orka.
Hobitoj
- +2 Lerteco, +2 Karismo, -2 Forto: Hobitoj estas lertmovaj kaj fortvolaj, tamen ilia malgranda staturo faras ilin malpli fortaj ol aliaj popoloj.
- Malgranda: Hobitoj estas malgrandaj, pro tio ili havas grandecbonon de +1 por sia armaĵklaso (AK), grandecbonon de +1 por atakĵetoj kaj grandecbonon de +4 por sekretĵetoj. Tamen ili havas malbonon de -1 por sia batalmanovra bono (BMB) kaj por sia batalmanovra defendo (BMD).
- Malrapida: Hobitoj havas bazmoviĝorapidecon de 6 metroj.
- Subtilaj sensoj: Hobitoj havas popolbonon de +2 por perceptĵetoj.
- Lertmova: Hobitoj havas popolbonon de +2 por akrobataĵo- kaj grimpĵetoj.
- Hobitbonŝanco: Hobitoj havas popolbonon de +1 por ĉiuj savĵetoj.
- Sentima: Hobitoj havas popolbonon de +2 por ĉiuj savĵetoj kontraŭ timo. Tiu bono sumiĝas al hobitbonŝanco.
- Sperto kun armiloj: Hobitoj estas spertuloj por ŝtonĵetiloj kaj ili uzas ĉiujn armilojn kiuj estas nomitaj "hobitaj" kiel militarmiloj.
- Lingvoj: Je la ludkomenco hobitoj parolas la komunan lingvon kaj la hobitan. Hobitoj kun alta inteligenteco povas ankaŭ elekti inter la sekvantaj lingvoj: elfa, gnoma, goblina kaj nana.
Homoj
- +2 por unu atributo: Pro la diverseco de siaj naturoj, homoj ricevas bonon de +2 al iu atributo dum la kreado de la rolulo.
- Mezgranda: Homoj estas mezgrandaj kaj havas nek bonon nek malbonon pro sia grandeco.
- Normala moviĝorapideco: Homoj havas bazmoviĝorapidecon de 9 metroj.
- Kroma talento: Homoj elektas unu plian talenton je la unua nivelo.
- Trejnita: Homoj ricevas unu plian kapablecrangon je la unua nivelo kaj unu plian kapablecrangon dum ĉiu nivelaltiĝo.
- Lingvoj: Je la ludkomenco homoj parolas la komunan lingvon. Homoj kun alta inteligenteco povas ankaŭ elekti ĉiun alian lingvon (krom sekretaj lingvoj kiel la druidan).
Nanoj
- +2 Konstitucio, +2 Saĝeco, -2 Karismo: Nanoj estas tiel persistemaj kiel saĝaj, tamen iomete bruska interrilate kun aliaj.
- Mezgranda: Nanoj estas mezgrandaj kaj havas nek bonojn nek malbonojn pro sia grandeco.
- Malrapida sed fortika: Nanoj havas bazmoviĝorapidecon de 6 metroj, tamen ilia moviĝorapideco ne ŝanĝiĝas pro ŝarĝo aŭ armaĵo.
- Mallumovido: Nanoj povas vidi en mallumo ĝis 18 metroj.
- Ŝtonsensiveco: Nanoj havas bonon de +2 por perceptĵetoj por rekoni malkutimajn ŝtonmurojn aŭ masonaĵojn, kiel kaptiloj aŭ sekretpordoj kiuj troviĝas en ŝtonaj muroj aŭ plankoj. Ili rajtas fari perceptĵeton ĉiam kiam ili eniras distancon de 3 metroj, eĉ se ili ne estas serĉantaj.
- Avido: Nanoj havas popolbonon de +2 por taksoĵetoj por eltrovi la prezon de nemagiaj produktoj, kiuj enhavas valorajn metalojn aŭ ŝtonojn.
- Hardita: Nanoj havas popolbonon de +2 por savĵetoj kontraŭ venenoj, sorĉoj kaj sorĉsimilaj eblecoj.
- Sperto kun armiloj: Nanoj estas spertuloj por batalhakiloj, pezaj pioĉoj kaj militaj marteloj. Ili uzas ĉiujn armilojn kiuj estas nomitaj "nanaj", kiel militarmiloj.
- Malamo: Pro specifa edukado nanoj havas bonon de +1 por atakĵetoj kontraŭ kreitaĵoj kiuj apartenas al subspeco de orkoj aŭ goblinoj.
- Defendotrejniĝo: Kontraŭ atakoj de monstroj de la speco giganto, nanoj havas evitobonon de +4 por sia armaĵklaso.
- Necedema: Nanoj havas popolbonon de +4 por sia batalmanovra defendo, se ili volas kontraŭstari puŝatakon aŭ atakon de faligi, se ili staras sur firma grundo.
- Lingvoj: Je la ludkomenco nanoj parolas la komunan lingvon kaj la nanan. Nanoj kun alta inteligenteco povas ankaŭ elekti inter la sekvantaj lingvoj: giganta, gnoma, goblina, orka, terana, subkomuna.