Hejmo
Enkonduko

Enkonduko

Saluton karaj drakoj kaj nerdoj!

Tiu ĉi paĝaro estas dediĉita por ĉiuj ludemuloj, nigraj sorĉistinoj, friponoj kaj duonorkoj kiujn la aventuro allogas al foraj landoj.

La ludo pri kiu temas tiu paĝaro devenas de iama tempo kiam ankoraŭ ne estis komputiloj kaj komputilludoj. La ludantoj sidas ĉirkaŭ la tablo kaj rolas sian rolulon kaj priskribas la agojn kiujn la rolulo faras. Unu ludanto gvidas la aliajn tra la ludo. Li priskribas kio okazas kaj rolas rolulojn amikajn kaj malamikajn kiujn la ludantoj renkontas.

Tiel la ludo kreiĝas en la fantazioj de la ludantoj. La reguloj de la ludo volas helpi aperigi tiun mondon. Ili funkcias kiel la naturaj leĝoj de nia mondo kaj donas la eblecojn kaj kondiĉojn por niaj agoj.

Ĉi tiu paĝaro estas farita de ludantoj al ludantoj. Ĝi uzas la liberan ludoenhavon (vidu Libera-ludo-permisilon) kaj enhavas Esperantan tradukon de la bazregulverko. Se vi trovas tradukindajn partojn, vi povas helpi traduki ilin por ke vi mem kaj aliaj povas trovi ilin ĉi tie (vidu Traduki).

En la nuna stato la traduko ankoraŭ ne pretas por la tuta bazregulverko, sed kovras la plejparton de reguloj kiuj gravas por la ludantoj por ke ili povu elekti popolon, klason, talentojn, armilojn kaj sorĉojn por siaj roluloj. Por la ludgvidanto aŭ por ludantoj kiuj volas legi pri reguloj de batalo, magio, magiaj objektoj, monstroj aŭ pliaj reguloj, estas libere atingeblaj la sekvantaj paĝaroj, kie troveblas la libera ludoenhavo en kvin aliaj lingvoj:

Por ekludi fakte nur necesas sep kubetoj, unu 20-flanka, unu 12-flanka, du 10-flankaj, unu 8-flanka, unu 6-flanka kaj unu 4-flanka. Ĉio alia dependas de la preferoj de via grupo. Vi povas desegni kradon sur paperon, enkadrigi ĝin kaj desegni sur la vitron la danĝerejojn kie la roluloj batalas. Sed ankaŭ eblas simple ludi sur la tablo kaj uzi mezurilon por distancoj aŭ entute ludi fantazie.

Ne estas limoj en tiu ludo nek por fantazio, kreemo aŭ eĉ nerdeco. Imagu ke ion devis fari la nerdoj en siaj vivoj kiam ankoraŭ ne estis la komputilo, kiel ni jam menciis antaŭe. Nun kiam la nerdoj havas komputilojn, la tempoj ŝanĝiĝas kaj la kampo de surtablaj rolludoj malfermiĝas ankaŭ al malnerdoj kiuj ektrovas la plezuron de plenumado de rolulformularoj por si!

Nun nur ankoraŭ mankas roluloj kaj aventuro. Por krei rolulon vi trovas instrukciojn en la paragrafo Kiel krei rolulon. Por la aventuro vi aŭ povas elpensi propran aŭ serĉi aventuron ĉe Aventuroj kie troveblas konsiloj.

Nun jam temp' está por la bravaj nanoj kaj monaĥoj kun flugantaj manoj por iri al aventuroj!


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo