Hejmo > Bazregulverko > Klasoj
Klasoj

Klasoj

La klaso estas la plej grava karakterizaĵo de rolulo. Ĝi estas la fonto de la plejparto de liaj talentoj kaj eblecoj, kiuj donas al li specialan kaj gravan rolon en la grupo de aventuristoj. La sekvantaj 11 klasoj estas la bazklasoj de la ludo:

La klasojn havas la sekvantajn mallongigojn: arbarano ARB, barbaro BBR, bardo BRD, batalisto BAT, druido DRU, fripono FRI, kleriko KLE, magiisto MAG, monaĥo MON, paladino PAL, sorĉisto SOR.

Rolulevoluigo

Dum la rolulo superas defiojn, li ricevas spertpoentojn. Ju pli da spertpoentoj kiujn li gajnas des pli da niveloj li altiĝas kaj fariĝas pli potenca. La rapideco de la altiĝo dependas de la ludmaniero de via grupo. Kelkaj preferas rapide altiĝi tiel kiel la roluloj altiĝas post kelkaj ludseancoj. Aliaj ŝatas malrapidan evoluigon de la rolulo. Finfine dependas de via grupo kiu rapideco taŭgas por vi.

Rolulsperto kaj niveldependaj avantaĝoj
RolulniveloMalrapidaMezrapidaRapidaTalentoAtributpoento
1a---1a-
2a3 0002 0001 300--
3a7 5005 0003 3002a-
4a14 0009 0006 000-1a
5a23 00015 00010 0003a-
6a35 00023 00015 000--
7a53 00035 00023 0004a-
8a77 00051 00034 000-2a
9a115 00075 00050 0005a-
10a160 000105 00071 000--
11a235 000155 000105 0006a-
12a330 000220 000145 000-3a
13a475 000315 000210 0007a-
14a665 000445 000295 000--
15a955 000635 000425 0008a-
16a1 350 000890 000600 000-4a
17a1 900 0001 300 000850 0009a-
18a2 700 0001 800 0001 200 000--
19a3 850 0002 550 0001 700 00010a-
20a5 350 0003 600 0002 400 000-5a

Altiĝo de rolulo

Roluloj altiĝas en niveloj kiam ili kolektis sufiĉe da spertpoentoj - kutime tio okazas dum la fino de ludseanco kiam la ludgvidanto disdonas spertpoentojn. Kiam la rolulo altiĝas dum la ludo, li fariĝas vere potenca en la ludo. Li povas gvidi naciojn aŭ superfortigi ilin.

La nivelaltiĝo funkcias simile kiel la kreado de la rolulo, nur la atribuoj, la popolo kaj pasintaj elektebloj rilate al klasoj, kapablecoj kaj talentoj ne povas esti ŝanĝitaj. La altiĝo de nivelo kutime donas al la rolulo novajn eblecojn, pliajn kapablecrangojn, pliajn vivpoentojn kaj eble altiĝon de atributvaloro aŭ talenton (vidu tabelon: rolulsperto kaj niveldependaj avantaĝoj).

Por la altiĝo en klasnivelo aŭ en nova nivelo en nova klaso (vidu klaskombinaĵojn malsupre), oni devus atenti la postan sinsekvon. Unue vi elektas por la nova nivelo la klason por la altiĝo. Vi devas plenumi ĉiujn kondiĉojn por tiu nivelo antaŭ fari la postajn paŝojn. Due oni faras eblan altiĝon de atributvaloro. Trie ĉiuj klaseblecoj por tiu nivelo estas skribataj en la rolulformularo kaj la novaj vivpoentoj estas ĵetataj. Poste novaj kapablecoj kaj talentoj estas elektataj. Por pliaj informoj kiam atributoj altiĝas kaj talentoj aldoniĝas vidu la tabelon: rolulsperto kaj niveldependaj avantaĝoj.

Klaskombinaĵoj

Anstataŭ akiri eblecojn de la venonta nivelo en la aktuala klaso de la rolulo, oni povas decidi akiri la eblecojn de la unua nivelo de nova klaso kaj aldoni ilin al siaj nunaj eblecoj. Tio nomiĝas klaskombinaĵo por la rolulo.

Ni supozu ekzemple ke batalisto de la kvina nivelo decidas akiri arkanajn spertojn kaj je la altiĝo al la sesa nivelo elektas unu nivelon kiel magiisto. Tiu rolulo havas la eblecojn kaj karakterizaĵojn de batalisto de la kvina nivelo kaj de magiisto de la unua nivelo, tamen la rolulo estas de la sesa nivelo (liaj klasniveloj estas 5 kaj 1, sed lia tuta nivelo estas 6). Li daŭre gardas ĉiujn kromajn talentojn kiujn batalisto de la kvina nivelo havas kaj nun ankaŭ povas efektivigi sorĉojn de la unua grado kaj elekti arkanan skolon. Li aldonas ĉiujn siajn vivpoentojn, bazatakajn bonojn kaj bonojn por savĵetoj de magiisto de la unua nivelo al la valoroj kiujn li akiris de la kvin niveloj de batalisto.

Atentu ke estas multaj efikoj kaj kondiĉoj kiuj dependas de la nivelo de la rolulo aŭ de liaj vivkubetoj. Tiuj efikoj ĉiam rilatas al la tuta nivelo aŭ liaj vivkubetoj kiujn havas la rolulo. Esceptoj estas la karakterizaĵoj de la klaso kiuj plejparte dependas de la klasniveloj de la rolulo.

Preferata klaso

Ĉiu rolulo komencas la ludon kun preferata klaso laŭ sia elekto. Kutime tio estas klaso de la unua nivelo. Ĉiam kiam la rolulo altiĝas en sia preferata klaso li ricevas aŭ +1 vivpoenton aŭ +1 kapablecorangon. La elekto de preferata klaso ne plu povas esti ŝanĝita post la kreado de la rolulo. Same la elekto de aldona vivpoento aŭ kapablecorango dum altiĝo (ankaŭ de la 1a nivelo) ne povas esti ŝanĝota poste. Prestiĝklasoj neniam povas esti preferataj klasoj (vidu Prestiĝklasoj).


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo