Hejmo > Bazregulverko > Ekipajxo
Ekipaĵo

Ekipaĵo

Armiloj

Ecoj de armiloj

Sekvas priskribo de la formato de la posta tabelo "Armiloj".

Prezo: Tiu valoro egalas la prezon de la armilo en moneroj oraj (mo) aŭ moneroj arĝentaj (ma). En la prezo inkluzive estas ankaŭ la akcesoraĵoj kiujn oni bezonas por la armilo kiel glavingo aŭ sagujo. La prezoj estas samaj por la malgranda kaj la mezgranda versio de armilo. La granda versio kostas duoble pli ol la listprezo.

Damaĝo de tre malgrandaj kaj grandaj armiloj
MezgrandaTre malgrandaGranda
1k2- 1k3
1k311k4
1k41k21k6
1k61k31k8
1k81k42k6
1k101k62k8
1k121k83k6
2k41k42k6
2k61k83k6
2k81k103k8
2k102k64k8

Damaĝo: En tiu kolumno estas indikita kiom da damaĝo la armilo kaŭzas ĉe sukcesa trafo. Unu kolumno indikas la damaĝon por malgrandaj armiloj kaj unu por mezgrandaj. Se estas du valoroj indikitaj, temas pri duobla armilo. La dua damaĝo estas por la plia atako de la duobla armilo. La damaĝo por tre malgrandaj kaj grandaj armiloj troveblas en la tabelo apude.

Kritika trafo: Tiu kolumno indikas kio okazas ĉe kritika trafo. Se via rolulo faras kritikan trafon, vi ĵetas laŭ la multiplikanto la damaĝon duoble, trioble aŭ kvaroble (inkluzive ĉiuj modifiloj por ĉiu ĵeto) kaj sumigas la rezulton.

Aldona damaĝo kiu ne apartenas al la armilo ne multiplikiĝas ĉe kritika trafo.

Baza trafopovo: Ĉiu atako al celoj pli distancaj ol tiu indiko ricevas malbonon pro la distanco. Por ĉiu distanco kiu superas la bazan trafopovon kaj egalas al la tuta aŭ parta trafopovo, la atakoĵeto ricevas po unu akumulan malbonon -2. Se ponardo (baza trafopovo 3 m) estas ĵetata al 8 m distanca celo, ĝi ekzemple ricevas malbonon -4 por la atakĵeto. Ĵetarmiloj havas maksimuman trafopovon de la kvinobla baza trafopovo. Pafarmiloj povas esti uzataj por celoj ĝis la dekobla trafopovo.

Pezo: En tiu kolumno estas indikita la pezo por la mezgranda versio de la armilo. Ĉe malgrandaj armiloj la pezo duoniĝas, ĉe grandaj duobliĝas. Kelkaj armiloj havas specifan pezon kio estas klarigita en la armilopriskriboj.

Tipo: Armiloj kaŭzas certan damaĝotipon kaj estas tiel klasigitaj laŭ la kategorioj: (P) por pikarmiloj, (K) por klingarmiloj kaj (B) por batarmiloj. Kelkaj monstroj povas esti rezistemaj aŭ imunaj kontraŭ certaj ataktipoj.

Estas armiloj kiuj povas kaŭzi diversajn tipojn da damaĝo. Se armilo povas kaŭzi du tipojn da damaĝo, la damaĝo ne dividiĝas en la du damaĝotipoj. La kompleta damaĝo estas entute de du tipoj. La kreaĵo devus esti imuna kontraŭ ambaŭ tipoj por eviti tiun damaĝon.

Alie estas armiloj kiuj povas kaŭzi unu el du tipoj de damaĝo. Se okazas situacio en kiu tio gravas, la uzanto povas decidi kiun tipon de damaĝo li volas kaŭzi.

Specife: Kelkaj armiloj havas specifajn ecojn. Vidu la armilpriskribon por detaloj.

Tabelo: Armiloj
Simplaj armilojPrezoDamaĝo
(malgranda)
Damaĝo
(mezgranda)
Kritika trafoBaza trafopovoPezoTipoSpecife
Atakoj sen armiloj
Armganto2 mo1k21k3×2-0,5 kgb-
Bato sen armilo-1k21k3×2--bNe mortiga
Leĝeraj armiloj
Armganto najlita5 mo1k31k4×2-0,5 kgp-
Madzo leĝera5 mo1k41k6×2-2 kgb-
Ponardo2 mo1k31k419-20 / ×23 m0,5 kgp aŭ k-
Puŝponardo2 mo1k31k4×3-0,5 kgp-
Serpo6 mo1k41k6×2-1 kgkFaligi
Unumanaj armiloj
Klabo-1k41k6×23 m1,5 kgb-
Lanco kurta1 mo1k41k6×26 m1,5 kgp-
Madzo peza12 mo1k61k8×2-4 kgb-
Matenstelo8 mo1k61k8×2-3 kgb kaj p-
Ambaŭmanaj armiloj
Bastono ferita-1k4/1k41k6/1k6×2-2 kgbDuobla, monaĥo
Lanco2 mo1k61k8×36 m3 kgpApogdefendi
Lanco longa5 mo1k61k8×3-4,5 kgpApogdefendi, trafopovo
Distancarmiloj
Arbalesto leĝera35 mo1k61k819-20 / ×224 m2 kgp-
Vergoj (10)1 mo----0,5 kg--
Arbalesto peza50 mo1k81k1019-20 / ×236 m4 kgp-
Vergoj (10)1 mo----0,5 kg--
Ĵetlanco1 mo1k41k6×29 m1 kgp-
Ĵetsagoj5 ma1k31k4×26 m0,25 kgp-
Kanpafado2 mo11k2×26 m0,5 kgp-
Vergoj (10)5 ma-------
Ŝtonĵetilo-1k31k4×215 m-b-
Ŝtonĵetkugloj (10)1 ma----2,5 kg--
MilitarmilojPrezoDamaĝo
(malgranda)
Damaĝo
(mezgranda)
Kritika trafoBaza trafopovoPezoTipoSpecife
Leĝeraj armiloj
Astro24 mo1k31k4×36 m1,5 kgp-
Glavo kurta10 mo1k41k619-20 / ×2-1 kgp-
Hakilo6 mo1k41k6×3-1,5 kgk-
Ĵethakilo8 mo1k41k6×23 m1 kgk-
Kiraso najlitaekstra1k41k6×2-ekstrap-
Kukro8 mo1k31k418-20 / ×2-1 kgk-
Martelo leĝera1 mo1k31k4×26 m1 kgb-
Metalkapa klabo1 mo1k41k6×2-1 kgbNe mortiga
Najlita ŝildo leĝeraekstra1k31k4×2-ekstrap-
Pioĉo leĝera4 mo1k31k4×4-1,5 kgp-
Ŝildo leĝeraekstra1k21k3×2-ekstrab-
Unumanaj armiloj
Batalhakilo10 mo1k61k8×3-3 kgk-
Cimitaro15 mo1k41k618-20 / ×2-2 kgk-
Glavo longa15 mo1k61k619-20 / ×2-2 kgk-
Milita martelo12 mo1k61k8×3-2,5 kgb-
Najlŝildo pezaekstra1k41k6×2-ekstrap-
Pioĉo peza8 mo1k41k6×4-3 kgp-
Rapiro20 mo1k41k418-20 / ×2-1 kgp-
Ŝildo pezaekstra1k31k4×2-ekstrab-
Tridento15 mo1k61k6×23 m2 kgpApogdefendi
Vipmadzo8 mo1k61k8×2-2,5 kgbSenarmigi, faligi
Ambaŭmanaj armiloj
Falĉilo18 mo1k62k4×4-5 kgp aŭ kFaligi
Falkato75 mo1k62k418-20 / ×2-4 kgk-
Gisarmo9 mo1k62k4×3-6 kgkTrafopovo, faligi
Glavego50 mo1k102k619-20 / ×2-4kgk-
Glefo8 mo1k81k10×3-5 kgkTrafopovo
Halebardo10 mo1k81k8×3-6 kgp aŭ kApogdefendi, faligi
Klabo ambaŭmana5 mo1k81k10×2-4 kgb-
Labriso20 mo1k101k12×3-6 kgk-
Lanco de kavaleriano10 mo1k61k8×3-5 kgpTrafopovo
Runko10 mo1k62k4×3-6 kgpSenarmigi, trafopovo
Vipmadzo peza15 mo1k81k1019-20 / ×2-5 kgbSenarmigi, faligi
Distancaj armiloj
Arko kurta30 mo1k41k6×318 m1 kgp-
Sagoj (20)1 mo----1,5 kg--
Arko kurta kunmetita75 mo1k41k6×321 m1 kgp-
Sagoj (20)1 mo----1,5 kg--
Arko longa75 mo1k61k8×330 m1,5 kgp-
Sagoj (20)1 mo----1,5 kg--
Arko longa kunmetita100 mo1k61k8×333 m1,5 kgp-
Sagoj (20)1 mo----1,5 kg--
Eksotikaj armilojPrezoDamaĝo
(malgranda)
Damaĝo
(mezgranda)
Kritika trafoBaza trafopovoPezoTipoSpecife
Leĝeraj armiloj
Kamao2 mo1k41k6×2-1 kgkMonaĥo, faligi
Nunĉako2 mo1k41k6×2-1 kgbMonaĥo, senarmigi
Saio1 mo1k31k4×2-0,5 kgbMonaĥo, senarmigi
Sianghamo3 mo1k41k6×2-0,5 kgpMonaĥo
Unumanaj armiloj
Batalhakilo nana30 mo1k81k10×3-4 kgk-
Glavo bastarda35 mo1k81k1019-20 / ×2-3 kgk-
Vipo1 mo1k21k3×2-1 kgkSenarmigi, ne mortiga, trafopovo, faligi
Ambaŭmanaj armiloj
Duobla hakilo orka60 mo1k6/1k61k8/1k8×3-7,5 kgkDuobla
Glavo duklinga100 mo1k6/1k61k8/1k819-20 / ×2-5 kgkDuobla
Hokmartelo gnoma20 mo1k6/1k41k8/1k6×3/×4-3 kgb aŭ pDuobla, faligi
Kateno najlita25 mo1k62k4×2-5 kgpSenarmigi, faligi
Vipmadzo duobla90 mo1k6/1k61k8/1k8×2-5 kgbSenarmigi, duobla, faligi
Sabro elfa80 mo1k81k1018-20 / ×2-3,5 kgk-
Urgroŝo nana50 mo1k6/1k41k8/1k6×3-6 kgp aŭ kApogdefendi, duobla
Distancaj armiloj
Arbalesto ripetanta leĝera250 mo1k61k819-20 / ×224 m3 kgp-
Vergoj (5)1 mo----0,5 kg--
Arbalesto ripetanta peza400 mo1k81k1019-20 / ×236 m6 kgp-
Vergoj (5)1 mo----0,5 kg--
Bastonĵetilo hobita20 mo1k61k8×380 m1,5 kgb-
Ŝtonĵetkugloj (10)1 ma----2,5 kg--
Bolaso5 mo1k31k4×23 m1 kgbNe mortiga, faligi
Manarbalesto100 mo1k31k419-20 / ×29 m1 kgp-
Vergoj (10)1 mo----0,5 kg--
Reto20 mo---3 m3 kg--
Ŝurikenoj (5)1 mo11k2×23 m0,25 kgpMonaĥo

Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo