Hejmo > Bazregulverko > Sorcxoj > Listo magiisto sorcxisto > Bazregulverko > Sorcxoj > Listo magiisto sorcxisto
Sorĉoj de magiisto/sorĉisto

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 0a grado (sorĉartifikoj)

Aperigo

Dancantaj lumoj: Kreas torĉojn kaj aliajn lumojn.

Fulmo: Blindetigi kreaĵon (-1 por atakĵetoj).

Lumo: Objekto lumas kiel torĉo.

Radio de frosto: Strio kaŭzas 1k3 malvarmodamaĝon.

Ekkono

Legi magion: Vi povas legi skribaĵorulon kaj sorĉolibrojn.

Malkovri magion: Malkovras sorĉojn kaj magiajn objektojn ene de 18 metroj.

Malkovri venenon: Malkovras venenon en kreaĵo aŭ malgranda objekto.

Iluzio

Fantoma sono: Erariga sono.

Nekromancio

Elsangigi: Igas stabilan kreaĵon morti.

Malfortigi malmortulojn: Kaŭzas 1k6 damaĝon ĉe malmortulon.

Tuŝo de elĉerpo: Tuŝatako elĉerpas la celon.

Protektsorĉoj

Rezisto: La celo ricevas +1 por savĵetoj.

Sorĉvenigo

Acida ŝpruco: Kuglo kaŭzas 1k3 acidodamaĝon.

Transformado

Fermi/malfermi: Fermas aŭ malfermas malgrandajn aŭ malpezajn objektojn.

Magia mano: Telekinezo ĝis 2,5 kg.

Mesaĝo: Flustrata interparolado distance.

Sendifektigi: Malgrandaj reparaturoj ĉe objekto.

Transsorĉado

Kapturniga: Humanoide kreaĵo kun 4 aŭ malpli VK perdas sian venontan agon.

Universalaj

Arkana sigelo: Skribas vian personan runon sur viktimo aŭ kreaĵo (videble aŭ nevideble).

Sorĉtruko: Malgrandaj magiaj trukoj.

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 1a grado

Aperigo

Brulantaj manoj: 1k4 fajrodamaĝo por ĉiu nivelo (maksimume 5k4).

Magia pafaĵo: 1k4+1 damaĝo; +1 pafaĵo por ĉiu dua nivelo sur la unua (maksimume +5).

Ŝokkapto: Tuŝo kaŭzas 1k6 elektrodamaĝon por ĉiu nivelo (maksimume 5k6).

Ŝvebanta disko: Kreas horizontalan diskon 90 cm amplekse kiu povas porti 50kg por ĉiu nivelo.

Ekkono

Identigi: Donas +10 por identigi magiajn objektojn.

Kompreni lingvojn: Vi povas kompreni ĉiujn skribitajn kaj parolatajn lingvojn.

Malkovri malmortulojn: Malkovras malmortulojn ene de 18 m.

Malkovri sekretajn pordojn: Malkovras sekretpordojn ene de 18 m.

Preciza bato: +20 por via venonta atakĵeto.

Iluzio

Alivesti sin: Ŝanĝas vian aspekton.

Magia aŭro: Ŝanĝas la magian aŭron de objekto.

Silenta ŝajnbildo: Kreas malgrandan iluziaĵon laŭ via imago.

Ŝprucantaj farboj: Igas kreaĵojn senkonsciaj, blindaj aŭ duonsvena.

Ventroparoli: Projekcias vian voĉon ien 1 minuton por ĉiu nivelo.

Nekromancio

Kaŭzi timon: Unu kreaĵo kun 5 aŭ malpli VK forkuras 1k4 rondojn.

Malvarma mano: Unu tuŝo/nivelo kaŭzas 1k6 damaĝon kaj eble 1 fortodamaĝon.

Radio de malforto: Strio kaŭzas 1k6+1 fortodamaĝon por ĉiu du niveloj.

Protektsorĉoj

Alarmo: Protektas certan spacon du horojn / nivelo.

Elteni elementojn: Vi povas senprobleme travivi en varmegaj kaj malvarmegaj ĉirkaŭaĵoj.

Firmteni portalon: Tenas pordon fermita.

Protekto de bono/ĥaoso/leĝo/malbono: +2 al la AK kaj savĵetoj, aldona protekto kontraŭ la elektita pensmaniero.

Ŝildo: Nevidebla ŝildo donas +4 al la AK kaj rezistas magiajn pafaĵojn.

Sorĉvenigo

Magia armaĵo: Celo ricevas +4 por la AK.

Nevidebla servanto: Nevidebla forto sekvas viajn ordonojn.

Rajdbesto: Venigas rajdbeston 2 horojn por ĉiu nivelo.

Ŝmiri: Glitigas areon de 3m × 3m aŭ objekton.

Sorĉvenigi monstron I: Venigas eksterplananan kreaĵon kiu batalas apud vi.

Vualanta nebulo: Nebulo aperas ĉirkaŭ vi.

Transformado

Forgumi: Forigas normalan aŭ magian skribaĵon.

Grandigi personon: Humanoida persono kreskas al duobla grandeco.

Magia armilo: Armilo ricevas bonon de +1.

Malgrandigi personon: Humanoida persono malkreskas al duona grandeco.

Plumofalo: Objektoj kaj kreaĵoj falas malrapide.

Rapida retiriĝo: Via moviĝorapideco altiĝas je 9 m.

Salto: Celo ricevas bonon por ĵetoj de akrobataĵo.

Vivigi ŝnuregon: Ŝnurego moviĝas laŭ viaj ordonoj.

Transsorĉado

Ĉarmi personon: Igas personon esti via amiko.

Dormo: Endormigas 4 VK de kreaĵoj en magian dormon.

Hipnoto: Fascinas 2k4 VK de kreaĵoj.

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 2a grado

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 3a grado

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 4a grado

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 5a grado

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 6a grado

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 7a grado

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 8a grado

Sorĉoj de magiisto/sorĉisto de la 9a grado


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo