Hejmo > Bazregulverko > Sorcxoj > Listo druido > Bazregulverko > Sorcxoj
Sorĉoj de druido

Sorĉoj de druido

Sorĉoj de druido de la 0a grado (preĝoj)

Dia gvido: +1 por unu atako-, savo- aŭ kapablecoĵeto.

Fulmo: Blindetigi kreaĵon (-1 por atakĵetoj).

Koni direkton: Vi povas senti kie estas nordo.

Krei akvon: Kreas 7,5 litrojn da pura akvo por ĉiu nivelo.

Legi magion: Vi povas legi skribaĵorulon kaj sorĉolibrojn.

Lumo: Objekto lumas kiel torĉo.

Malkovri magion: Malkovras sorĉojn kaj magiajn objektojn ene de 18 metroj.

Malkovri venenon: Malkovras venenon en kreaĵo aŭ malgranda objekto.

Purigi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn: Purigas 30 litrojn / nivelo da manĝaĵo kaj akvo.

Rezisto: La celo ricevas +1 por savĵetoj.

Sendifektigi: Malgrandaj reparaturoj ĉe objekto.

Stabiligi: Stabiligas mortantan kreaĵon.

Virto: Celo ricevas unu portempan VP.

Sorĉoj de druido de la 1a grado

Bonaj beroj: 2k4 beroj, el kiuj ĉiu sanigas 1 VP (maksimume 8 VP/24 horoj).

Ĉarmi beston: Igas beston via amiko.

Ĉirkaŭvolvi: Plantoj ĉirkaŭvolvas ĉiun en la ĉiraŭaĵo de 12m.

Elteni elementojn: Vi povas senprobleme travivi en varmegaj kaj malvarmegaj ĉirkaŭaĵoj.

Fea fajro: Heligas la konturon de la celo kaj ĉesigas Igi malklara, kamuflaĵon aŭ similajn efikojn.

Kaŝi de bestoj: Bestoj ne povas ekkoni 1 celon/nivelo.

Krei flamon: 1k6 damaĝo +1/nivelo, tuŝo aŭ ĵeto.

Longaj paŝoj: Via bazmoviĝrapideco altiĝas je 3m.

Magia ŝtono: Tri ŝtonoj ricevas +1 por atakoj kaj kaŭzas 1k6+1 damaĝon.

Magiaj kaptaĵoj: Unu natura armilo de la celo ricevas +1 por atako- kaj damaĝoĵetoj.

Malkovri bestojn aŭ plantojn: Malkovras certajn specojn de plantoj aŭ bestoj.

Malkovri maŝojn kaj kaptilojn: Malkovras naturajn kaj primitivajn kaptilojn.

Paroli kun bestoj: Vi povas paroli kun bestoj.

Salto: Celo ricevas bonojn por ĵetoj de akrobataĵo.

Sanigi malgravajn vundojn: Sanigas 1k8 damaĝon +1/nivelo (maksimume +5).

Senspure iri: Unu celo/nivelo ne postlasas piedosignojn.

Sorĉvenigi aliancanon de naturo I: Vi vokas kreaĵojn por batali.

Ŝilelo: Klabo aŭ bastono ferita iĝas armilon +1 (damaĝo 1k8) 1 minuton / nivelo.

Trankviligi bestojn: Trankviligas (2k4 + nivelo) VK da bestoj.

Vualanta nebulo: Nebulo aperas ĉirkaŭ vi.

Sorĉoj de druido de la 2a grado

Sorĉoj de druido de la 3a grado

Sorĉoj de druido de la 4a grado

Sorĉoj de druido de la 5a grado

Sorĉoj de druido de la 6a grado

Sorĉoj de druido de la 7a grado

Sorĉoj de druido de la 8a grado

Sorĉoj de druido de la 9a grado


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo