Hejmo > Bazregulverko > Klasoj > Fripono > Bazregulverko > Klasoj
Fripono

Fripono

Rolo: Friponoj evitas se eblas, sin ĵeti rekte en la tumulton de la batalo. Ili pli bone kapablas kaŝe moviĝi kaj surprizi iliajn malamikojn. Iliaj diversaj eblecoj faras ilin tre ŝanĝiĝemaj. Pro tio diversaj friponoj havas sperton en tre diversaj aferoj. Plejmulto de ili tamen estas spertuloj por superi ajnajn malhelpaĵojn - ĉu temas pri malfermi serruron, senfunkciigi kaptilon, superi magiajn danĝerojn aŭ superruzi malamikojn.

Pensmaniero: ĉiu

Vivkubetoj: k8

Oro je la komenco: 4k6 × 10mo (mezkvanta 140mo)

Klaskapablecoj: Akrobataĵo (GE), Alivesti (KAR), Blufi (KAR), Diplomatio (KAR), Malkovri motivon (SAĜ), Fingrolerteco (LER), Grimpi (FOR), Lingvoscio (INT), Malkateni (LER), Malfunkciigi mekanismon (INT), Metio (INT), Naĝi (FOR), Percepto (SAĜ), Prezentado (KAR), Profesio (SAĜ), Scio (loka) (INT), Scio (subterejoj) (INT), Sekreteco (LER), Taksi (INT), Timigi (KAR), Uzi magian objekton (KAR)

Kapablecopoentoj por ĉiu nivelo: 8 + INT-modifilo

Tabelo: Fripono
Nivelo BAB REF VOL PER Specife
1 +0 +2 +0 +0 Trovi kaptilojn, Embuska atako +1k6
2 +1 +3 +0 +0 Sinsavi, Ruzaĵo
3 +2 +3 +1 +1 Kaptilsensiveco +1, Embuska atako +2k6
4 +3 +4 +1 +1 Refleksmovo, Ruzaĵo
5 +3 +4 +1 +1 Embuska atako +3k6
6 +4 +5 +2 +2 Kaptilsensiveco +2, Ruzaĵo
7 +5 +5 +2 +2 Embuska atako +4k6
8 +6/+1 +6 +2 +2 Ruzaĵo, Refleksmovo progresigita
9 +6/+1 +6 +3 +3 Embuska atako +5k6, Kaptilsensiveco +3
10 +7/+2 +7 +3 +3 Ruzaĵoj progresigitaj, Ruzaĵo
11 +8/+3 +7 +3 +3 Embuska atako +6k6
12 +9/+4 +8 +4 +4 Kaptilsensiveco +4, Ruzaĵo
13 +9/+4 +8 +4 +4 Embuska atako +7k6
14 +10/+5 +9 +4 +4 Ruzaĵo
15 +11/+6/+1 +9 +5 +5 Kaptilsensiveco +5, Embuska atako +8k6
16 +12/+7/+2 +10 +5 +5 Ruzaĵo
17 +12/+7/+2 +10 +5 +5 Embuska atako +9k6
18 +13/+8/+3 +11 +6 +6 Kaptilsensiveco +6, Ruzaĵo
19 +14/+9/+4 +11 +6 +6 Embuska atako +10k6
20 +15/+10/+5 +12 +6 +6 Majstra atako, Ruzaĵo

Klasaj karakterizaĵoj

La sekvantaj eblecoj estas la klasaj karakterizaĵoj de la fripono.

Sperto kun armiloj kaj armaĵoj: La fripono havas sperton kun ĉiuj simplaj armiloj kaj aldone kun la glavo kurta, metalkapa klabo, rapiro, arko kurta kaj manarbalesto. La fripono havas sperton kun malpezaj armaĵoj sed ne por ŝildoj.

Embuska atako: Se la fripono atakas malamikon kiu ne efike povas defendi sin, li povas per alcela bato al vivgrava korpoparto kaŭzi pli damaĝôn.

La atakoj de la fripono kaŭzas pli da damaĝo ĉiam kiam la malamiko perdas sian lertecbonon por la armaĵklaso (sendepende ĉu li havas LER-bonon) aŭ se la fripono ambaŭflankas sian malamikon. Je la unua nivelo li kaŭzas 1k6 kroman damaĝon. Por ĉiuj pliaj du niveloj kiel fripono, la damaĝo plimultiĝas je 1k6. Se la fripono faras kritikan trafon, la kroma damaĝo ne multiplikiĝas. Distancatakoj nur tiam kalkuliĝas kiel embuskaj atakoj se la celo estas maksimume 9 m de la fripono.

Per armilo kiu kaŭzas nemortigan damĝon (kiel ekz. la klabobato sen armilo), la fripono povas fari embuskan atakon kiu kaŭzas nemortigan damaĝon anstataŭ mortigan. Per armilo kiu kaŭzas mortigan damaĝon, tio ne eblas, eĉ se li prenas la kutiman malbonon de -4.

Por fari embuskan atakon la fripono devas ekzakte vidi sian celon, por trovi malfortaĵojn de la malamiko kaj li devas kapabli atingi ilin. Li ne povas fari embuskajn atakojn se la celo havas kamuflaĵon.

Trovi kaptilojn: La fripono aldonas sian duonan fripononivelon al kapabelecĵetoj de percepto por trovi kaptilojn kaj por ĵetoj de malfunkciigi mekanismon (minimumo +1). La fripono povas uzi la kapablecon malfunkciigi mekanismon por malfunkciigi magiajn kaptilojn.

Sinsavi (EE): Ekde la 2a nivelo la fripono povas tre lerte eviti magiajn kaj nekutimajn atakojn. Se li sukcese faras refleksoĵeton kontraŭ atako, kiu kutime kaŭzas duonan damaĝon ĉe sukcesa refleksoĵeto, li suferas neniun damaĝôn. Li nur povas sinsavi se li ne havas armaĵon aŭ se li portas malpezan vestaĵon. Senkapabla fripono ne povas sinsavi.

Ruzaĵoj: Kiam la fripona fariĝas pli sperta, li lernas ruzaĵojn kiuj helpas al li konfuzi siajn malamikojn. Je la 2a nivelo la fripono lernas sian unuan ruzaĵon. Por ĉiuj pliaj du niveloj de fripono li povas lerni novan ruzaĵon. La fripono ne povas lerni la saman ruzaĵon dufoje.

Ruzaĵoj kiuj estas indikitaj kun asterisko*, aldonas efikojn al la embuska atako de la fripono. Nur unu el tiuj efikoj povas esti aplikata kaj la fripono devas fari la decidon antaŭ li faras la atakĵeton.

Kaptilsensiveco (EE): Ekde la tria nivelo la fripono havas intuician sensivecon por kaptiloj. Li ricevas bonon de +1 por refleksĵetoj por evitmoviĝi de kaptiloj kaj evitbonon de +1 por sia AK kontraŭ atakoj de kaptiloj. Tiu bono altiĝas al +2, kiam la fripono alvenas ĉe la 6a nivelo, al +3 ĉe la 9a nivelo, al +4 ĉe la 12a nivelo, al +5 ĉe la 15a nivelo kaj al +6 ĉe la 18a nivelo. Bonoj por kaptilsensiveco de diversaj klasoj sumiĝas.

Refleksmovo (EE): Ekde la 4a nivelo la fripono povas reagi al danĝeroj antaŭ liaj sensoj kutime permesus tion. Li ne plu povas esti surprizita sur la malĝusta piedo kaj ne perdas sian lertecbonon por la AK kiam la atakanto estas nevidebla. Li tamen daŭre perdas sian LER-bonon se li estas nemovkapabla. Fripono kun tiu ebleco ankaŭ povas perdi sian LER-bonon se lia malamiko sukcesa faras finton kontraŭ li (vidu ĉapitron Batalo). Se la fripono jam havas refleksmovon de alia klaso, li aŭtomate ricevas la eblecon refleksmovon progresigitan (vidu malsupren).

Refleksmovo progresigita (EE): Fripono de la 8a nivelo aŭ pli alta nivelo ne plu povas esti ambaŭflankata.

Tiu defendo malebligas ke alia fripono uzas sian embuskan atakon se la fripono estas ambaŭflankata, krom se la fripononivelo de la atakanto estas kvar nivelojn pli alta.

Se fripono jam havas la eblecon refleksmovon, li aŭtomate ricevas la eblecon refleksmovon progresigitan kaj liaj niveloj de fripono sumiĝas kun la niveloj de aliaj klasoj, kiuj donas al li refleksmovon, por determini lian nivelon se temas pri ambaŭflanki aŭ esti ambaŭflankata.

Ruzaĵoj progresigitaj: Je la 10a nivelo kaj je ĉiu plia dua nivelo la fripono povas lerni ruzaĵon progresigitan anstataŭ ruzaĵon.

Majstra atako (EE): Je la 20a nivelo la embuskaj atakoj de la fripono fariĝas ankoraŭ pli mortigaj. Ĉiu embuska atako povas havi unu el tri kromaj efikoj. La celon li povas endormigi por 1k4 horoj, paralizi por 2k6 rondoj aŭ mortigi. Sendepende de la efiko la celo havas refleksĵeton por eviti la efikon. La MFG egalas al 10 + ½ + fripononivelo + INT-modifilo. La atako kaŭzas plenan damaĝon. Post malamiko estis celo de majstra atako, li estas imuna por 24 horoj kontraŭ la majstra atako de tiu fripono sendepende ĉu li sukcesis kun la savĵeto. Malamikoj kiuj estas imunaj kontraŭ embuskaj atakoj ankaŭ ne povas esti la celo de la majstra atako.


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo