Hejmo > Bazregulverko > Klasoj > Batalisto
Batalisto

Batalisto

Rolo: Batalistoj estas, kiel la nomo ja jam diras, eksterordinaraj batalistoj, venkas malamikojn, regas la batalon kaj povas transvivi ajnan buĉadon. Ankaŭ aliaj personoj povas per specialaj armiloj aŭ metodoj evoluigi diversajn taktikojn sed la plejmalmulto el ili atingas la batalpovon de batalistoj.

Pensmaniero: ĉiu

Vivkubetoj: k10

Oro je la komenco: 5k6 × 10mo (mezkvanta 175mo)

Klaskapablecoj: Grimpi (FOR), Interrilati kun bestoj (KAR), Metio (INT), Naĝi (FOR), Profesio (SAĜ), Rajdi (LER), Scio (arkitekturo) (INT), Scio (subterejoj) (INT), Timigi (KAR), Transvivado (SAĜ)

Kapablecopoentoj por ĉiu nivelo: 2 + INT-modifilo

Tabelo: Batalisto
Nivelo BAB REF VOL PER Specife
1 +1 +0 +0 +2 Kroma talento
2 +2 +0 +0 +3 Kroma talento, Braveco +1
3 +3 +1 +1 +3 Armaĵotrejnado 1
4 +4 +1 +1 +4 Kroma talento
5 +5 +1 +1 +4 Armilotrajnado 1
6 +6/+1 +2 +2 +5 Kroma talento, Braveco +2
7 +7/+2 +2 +2 +5 Armaĵotrejnado 2
8 +8/+3 +2 +2 +6 Kroma talento
9 +9/+4 +3 +3 +6 Armilotrajnado 2
10 +10/+5 +3 +3 +7 Kroma talento, Braveco +3
11 +11/+6/+1 +3 +3 +7 Armaĵotrejnado 3
12 +12/+7/+2 +4 +4 +8 Kroma talento
13 +13/+8/+3 +4 +4 +8 Armilotrajnado 3
14 +14/+9/+4 +4 +4 +9 Kroma talento, Braveco +4
15 +15/+10/+5 +5 +5 +9 Armaĵotrejnado 4
16 +16/+11/+6/+1 +5 +5 +10 Kroma talento
17 +17/+12/+7/+2 +5 +5 +10 Armilotrajnado 4
18 +18/+13/+8/+3 +6 +6 +11 Kroma talento, Braveco +5
19 +19/+14/+9/+4 +6 +6 +11 Armaĵomajstreco
20 +20/+15/+10/+5 +6 +6 +12 Kroma talento, Armilomajstreco

Klasaj karakterizaĵoj

La sekvantaj eblecoj estas la klasaj karakterizaĵoj de la batalisto.

Sperto kun armiloj kaj armaĵoj: La batalisto havas sperton kun ĉiuj simplaj kaj militaj armiloj. Li estas sperta kun ĉiuj armaĵoj kaj ŝildoj inkluzive turŝildoj.

Kroma talento: Je la 1a nivelo kaj poste je ĉia para nivelo la batalisto ricevas kroman talenton aldone al tiuj kiuj li ricevas je la altiĝo de nivelo. Tiel la batalisto ricevas je ĉiu nivelo novan talenton. Tiuj talentoj devas esti elektataj el listo de batalotalentoj kiuj ankaŭ nomiĝas kromaj talentoj por la batalisto.

Je la 4a nivelo kaj je ĉiu plia kvara nivelo (je la 8a, 12a, ktp.) la batalisto povas elekti novan kroman talenton kiun li ricevas anstataŭ iu ajna jam lernita kroma talento. Efektive li ŝanĝas malnovan kroman talenton kontraŭ nova kroma talento. La malnova kroma talento ne rajtas esti uzita kiel kondiĉo por alia talento, por prestiĝklaso aŭ alia ebleco. La batalisto nur povas ŝanĝi talenton kiam li atingas la antaŭe indikitajn nivelojn. Tiam kiam li ricevas la kroman talenton, li devas decidi ĉu li faras ŝanĝon aŭ ne.

Braveco (EE): Ekde la 2a nivelo la batalisto ricevas bonon +1 por voloĵetoj kontraŭ timo. Tiu bono altiĝas je ĉiu kvara nivelo post la 2a je +1.

Armaĵotrejnado (EE): Ekde la 3a nivelo la batalisto lernas pli bone moviĝi en sia armaĵo. Kiam li portas armaĵon, la armaĵomalbono malplialtiĝas je 1 (ĝis minimumo de 0) kaj la maksimuma lertecobono, kiun permesas lia armaĵo, altiĝas je +1. Je ĉiu plia kvara nivelo (7a, 11a, 15a) la armaĵotrenado pliboniĝas je unu poento ĝis maksimumo de -4 por la armaĵomalbono kaj +4 por la maksimuma lertecobono.

Krome la batalisto povas moviĝi per normala moviĝrapideco en mezpeza armaĵo. Ekde la 7a nivelo la batalisto ankaŭ en peza armaĵo povas moviĝi per normala moviĝrapideco.

Armilotrejnado (EE): Ekde la 5a nivelo la batalisto povas elekti unu el la grupoj de armiloj malsupre. Ĉiam kiam li faras atakon per armilo de la elektita grupo, li ricevas bonon +1 por atako kaj damaĝo.

Je ĉiu plia kvara nivelo (9a, 13a, 17a) la batalisto trejniĝas en nova grupo de armiloj. Li ricevas bonon +1 por atako kaj damaĝo por tiu grupo kaj la bono de la jam elektitaj grupoj altiĝas je +1. Ekzemple je la 9a nivelo la batalisto elektas novan grupon de armiloj kaj ricevas bonon +1 por tiuj armiloj. La bono por la grupo de armiloj kiun li elektis je la 5a nivelo altiĝas al +2. Bonoj de du parte kongruaj grupoj ne sumiĝas. La batalisto tiam uzas la pli bonan. La batalisto uzas tiun bonon ankaŭ por ĉiu batalomanovro kiun li faras per armilo de elektita grupo. La bono ankaŭ aldoniĝas al la batalmanovra defendo, se la batalisto defendas sin kontraŭ senarmigi aŭ frakasi armilon de tiu grupo.

La armilogrupoj estas la sekvantaj (la ludgvidanto povas aldoni armilojn aŭ novajn armilogrupojn al la listo):

Armaĵomajstreco (EE): Ekde la 19a nivelo la batalisto ricevas damaĝoredukton 5/- se li portas armaĵon aŭ ŝildon.

Armilomajstreco (EE): Je la 20a nivelo la batalisto elektas armilon kiel ekzemple la glavo longa, labrisoarko longa. Kun tiu armilo li aŭtomate konfirmas ĉiun ŝancon por kritia trafo. Aldone la multiplikanto por la kritika trafo altiĝas je unu (×2 iĝas ×3 ktp.). Se la batalisto tenas tiun armilon li ne povas esti senarmigita.


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo