Hejmo > Bazregulverko > Klasoj > Bardo > Bazregulverko > Klasoj > Bardo
Bardo

Bardo

Rolo: Bardoj spertas influi aliajn kreaĵojn kaj konfuzi ilin, samtempe ili inspiras al siaj kamaradoj kuraĝon kaj bravecon. Unuflanke ili atingas tion helpe de siaj armiloj kaj per magio. La vera forto de la bardo tamen ne estas la proksimbatalo, sed ilia ebleco subteni siajn kamaradojn kaj malhelpi siajn malamikojn sen peni por daŭrigi la prezentadon.

Pensmaniero: ĉiu

Vivkubetoj: k8

Oro je la komenco: 3k6 × 10mo (mezkvanta 105mo)

Klaskapablecoj: Akrobataĵo (GE), Alivesti (KAR), Blufi (KAR), Diplomatio (KAR), Malkovri motivon (SAĜ), Fingrolerteco (LER), Grimpi (FOR), Lingvoscio (INT), Malkateni (LER), Metio (INT), Percepto (SAĜ), Prezentado (KAR), Profesio (SAĜ), Scio (ĉiuj) (INT), Sekreteco (LER), Sorĉkono (INT), Taksi (INT), Timigi (KAR), Uzi magian objekton (KAR)

Kapablecopoentoj por ĉiu nivelo: 6 + INT-modifilo

Tabelo: Bardo
Nivelo BAB REF VOL PER Specife Sorĉoj por unu tago
1a 2a 3a 4a 5a 6a
1 +0 +2 +2 +0 Distraĵo, Kontraŭkanto, Bardoprezentado, Bardoscio, Fascini, Inspiri kuraĝon +1, Sorĉartifikoj 1 - - - - -
2 +1 +3 +3 +0 Scianta, Multflanka prezentado 2 - - - - -
3 +2 +3 +3 +1 Inspiri sukceson +2 3 - - - - -
4 +3 +4 +4 +1 - 3 1 - - - -
5 +3 +4 +4 +1 Erudiciulo 1/tago, Inspiri kuraĝon +2 4 2 - - - -
6 +4 +5 +5 +2 Suflori, Multflanka prezentado 4 3 - - - -
7 +5 +5 +5 +2 Inspiri sukceson +3 4 3 1 - - -
8 +6/+1 +6 +6 +2 Funebra kanto 4 4 2 - - -
9 +6/+1 +6 +6 +3 Kanto de grando 5 4 3 - - -
10 +7/+2 +7 +7 +3 Multtalentulo, Multflanka prezentado 5 4 3 1 - -
11 +8/+3 +7 +7 +3 Erudiciulo 2/tago, Inspiri sukceson +4, Inspiri kuraĝon +3 5 4 4 2 - -
12 +9/+4 +8 +8 +4 Refreŝiganta prezentado 5 5 4 3 - -
13 +9/+4 +8 +8 +4 - 5 5 4 3 1 -
14 +10/+5 +9 +9 +4 Angoriga melodio, Multflanka prezentado 5 5 4 4 2 -
15 +11/+6/+1 +9 +9 +5 Inspiri sukceson +5, Inspiri heroecon 5 5 5 4 3 -
16 +12/+7/+2 +10 +10 +5 - 5 5 5 4 3 1
17 +12/+7/+2 +10 +10 +5 Erudiciulo 3/tago, Inspiri kuraĝon +4 5 5 5 4 4 2
18 +13/+8/+3 +11 +11 +6 Amassuflori, Multflanka prezentado 5 5 5 5 4 3
19 +14/+9/+4 +11 +11 +6 Inspiri sukceson +6 5 5 5 5 5 4
20 +15/+10/+5 +12 +12 +6 Mortiga melodio 5 5 5 5 5 5

Klasaj karakterizaĵoj

La sekvantaj eblecoj estas la klasaj karakterizaĵoj de la bardo.

Sperto kun armiloj kaj armaĵoj: La bardo havas sperton kun ĉiuj simplaj armiloj kaj aldone kun la glavo kurta, metalkapa klabo, glavo longa, rapiro, arko kurta kaj vipo. Bardoj povas porti malpezajn armaĵojn kaj havas sperton kun ŝildoj (krom turŝildoj). Se la bardo portas malpezan armaĵon kaj ŝildon, li povas sorĉi sen ke li devas ĵeti por arkanaj sorĉfuŝoj. Se li portas mezpezan aŭ pezan armaĵon, li riskas kiel ĉiu arkana sorĉkonanto sorĉfuŝon se la sorĉo bezonas gestojn. Lia avantaĝo por malpezaj armaĵoj nur validas por sorĉoj kiujn li ricevas kiel bardo. Se li kapablas aliajn arkanajn sorĉojn per aliaj klasoj, la ŝanco por sorĉfuŝoj kalkuliĝas kiel kutime.

Konataj sorĉoj de la bardo
NiveloGrado de konataj sorĉoj
0a1a2a3a4a5a6a
142- - - - -
253- - - - -
364- - - - -
4642- - - -
5643- - - -
6644- - - -
76542- - -
86543- - -
96544- - -
1065542- -
1166543- -
1266544- -
13665542-
14666543-
15666544-
166665542
176666543
186666544
196666554
206666655

Sorĉoj: La bardo povas efektivigi arkanajn sorĉojn kiujn li elektas de la sorĉlisto por bardoj. Li povas efektivigi ĉiujn sorĉojn kiujn li konas sen prepari ilin. Ĉiu barda sorĉo havas parolan komponanton (kanto, poezio, muziko). Por lerni kaj apliki sorĉon la bardo devas havi minimume karismon de 10 + sorĉgrado de la sorĉo. La malfacilecogrado de savĵetoj kontraŭ sorĉoj de la bardo estas 10 + sorĉgrado de la sorĉo + KAR-modifilo de la bardo.

Kiel aliaj sorĉkonantoj la bardo nur povas efektivigi limigitan kvanton da sorĉoj dum unu tago depende de sia nivelo. Lia dumtaga kvanto de sorĉoj estas indikita en la supra tabelo. Aldone li ricevas kromajn sorĉojn por altaj karismovaloroj (vido paragrafon: Atributoj kaj sorĉkonantoj).

La elekto por sorĉoj de la bardo estas tre limigita. Je la komenco la bardo konas kvar sorĉojn de la 0a grado kaj du sorĉojn de la 1a grado. Por ĉiu nivelo li ricevas unu aŭ pli novajn sorĉojn kiel indikita en la apuda tabelo. (Alie ol la taga kvanto da sorĉoj la kvanto da konataj sorĉoj ne ŝanĝiĝas laŭ la karismo de la bardo.)

Je la 5a nivelo kaj poste je ĉiu plia 3a nivelo (8a, 11a, ktp.) la bardo povas interŝanĝi sorĉon kiun li lernis kontraŭ alian novan. Li tiam perdas la malnovan kaj anstataŭigas ĝin per la nova. Ambaŭ sorĉoj devas esti de la sama grado kaj la grado devas esti minimume unu grado sub la plej alta grado de sorĉo kiun konas la bardo. La bardo nur rajtas ŝanĝi unu sorĉon kaj devas fari la elekton kiam li ricevas novajn sorĉojn.

Bardoj ne devas prepari siajn sorĉojn, sed li povas efektivigi ĉiun sorĉon kiun li konas se li ankoraŭ havas liberajn sorĉojn por la tago.

Bardoscio: La bardo aldonas sian duonan bardonivelon (minimume 1) al ĉiuj scioĵetoj kaj li povas uzi ĉiun sciokapablecon sen lerni ĝin.

Bardoprezentado: La bardo havas sperton uzi sian kapablecon roli por efektivigi magian efikon al tiuj en sia ĉirkaŭaĵo, ankaŭ al si mem se li volas. Li pobas uzi tiun eblecon dum tiom da rondoj por unu tago kiom egalas al 4 + lia KAR-modifilo. Je ĉiu nivelaltiĝo aldoniĝas du pliaj rondoj por unu tago. Ĉiuronde la bardo povas prezenti ajnan prezentadon kiun li konas depende de lia nivelo.

Komenci bardoprezentadon estas bazago, sed daŭrigi ĝin en venontaj rondoj estas libera ago. Por ŝanĝi la bardoprezentadon de unu prezentado al alia la bardo devas fini la nunan prezentado por komenci la alian per bazago. La bardoprezentado ne povas esti pertubita, tamen ĝi finiĝas subite se la bardo estas mortigita, paralizita, svenanta, senkonscia aŭ io alia malpermesas lin uzi liberan agon por daŭrigi la bardoprezentadon. La bardo ne povas fari pli ol unu prezentadon samtempe.

Ekde la 7a nivelo la bardo povas komenci bardoprezentadon per movago anstataŭ per bazago. Ekde la 13a nivelo li povas komenci bardoprezentadon per rapida ago.

Ĉiu bardoprezentado havas videblaj komponantoj, aŭdeblaj komponantoj aŭ ambaŭ.

Se la bardoprezentado havas aŭdeblan komponanton la celoj devas kapabli aŭdi la bardon por ke la prezenado havas sian efikon. Multaj prezentadoj ankaŭ dependas de la lingvo. Surda bardo havas fuŝŝancon de 20% se li provas prezentadon kiu dependas de la aŭdpovo. Se li fuŝas prezentadon, ĝi tamen elkalkuliĝas de la taga kvanto de rondoj. Surdaj kreaĵoj estas imunaj kontraŭ bardoprezentadoj kun aŭdeblaj komponantoj.

Se la bardoprezentado havas videblajn komponanton la celoj devas kapabli vidi la bardon por ke la prezenado havas sian efikon. Blinda bardo havas fuŝŝancon de 50% se li provas prezentadon kiu dependas de la vidpovo. Se li fuŝas prezentadon, ĝi tamen elkalkuliĝas de la taga kvanto de rondoj. Blindaj kreaĵoj estas imunaj kontraŭ bardoprezentadoj kun videblaj komponantoj.

Sorĉartifikoj: La bardo lernas kvanton da sorĉartifikoj aŭ sorĉoj de la grado nul kiel indikita en la tabelo: konataj sorĉoj de la bardo. Tiuj sorĉoj efektiviĝas kiel aliaj sorĉoj. Tamen la bardo povas efektivigi ilin tiom ofte kiel li volas.

Multflanka prezentado (EE): Je la 2a nivelo la bardo povas elekti unu tipon de la kapableco roli. Li povas uzi sian bonon en roli anstataŭ la bonoj en la rilataj kapablecoj (vidu malsupren). Se li anstataŭigas kapablecon tiamaniere, li uzas sian tutan kapablecbonon de roli inkluzive la bono por klaskapableco. Ne gravas ĉu la anstataŭigita kapableco ne estis klaskapableco aŭ kiom rangojn la kapableco havis. Je la 6a nivelo kaj je ĉiu plia kvara nivelo la bardo povas elekti plian tipon de roli por anstataŭigi kapablecojn.

La tipoj de roli kaj iliaj rilataj kapablecoj estas: blovinstrumentoj (diplomatio, interrilati kun bestoj), danci (akrobataĵo, flugi), kanto (blufi, malkovri motivon), klavaraj instrumentoj (diplomation, timigi), komedio (blufi, timigi), kordinstrumentoj (blufi, diplomatio), perkutinstrumentoj (interrilati kun bestoj, timigi), retoriko (diplomatio, malkovri montivon), teatro (alivesti, blufi).

Scianta (EE): Je la 2a nivelo la bardo iĝas rezistenta kontraŭ bardoprezentadoj de aliaj kaj kontraŭ sonefikoj ĝenerale. Li ricevas bonon +4 por savĵetoj kontraŭ bardoprezentadoj, sonatakoj kaj ligvo-rilataj efikoj.

Erudiciulo (EE): Je la 5a nivelo la bardo fariĝas vera erudiciulo. Li povas preni 10 por ĵetoj de sciokapablecoj en kiuj li havas rangojn, se li volas. Unufoje tage li povas preni 20 kiel bazago por savĵeto. Por ĉiu plia sesa nivelo post la 5a nivelo li povas uzi tion unu plian fojon ĝis maksimumo de tri fojoj ĉe la 17a nivelo.

Multtalentulo (EE): Je la 10a nivelo la bardo rajtas uzi ĉiun kapablecon eĉ se li kutime nur rajtus uzi ĝin lernite. Je la 16a nivelo ĉiuj kapablecoj kalkuliĝas kiel klaskapablecoj. Je la 19a nivelo li povas preni 10 por ĉiu kapableco eĉ se tio ne estus permesita.


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo