Hejmo > Bazregulverko > Klasoj > Barbaro > Bazregulverko > Klasoj > Barbaro
Barbaro

Barbaro

Por kelkaj nur ekzistas la kolero. Ĝi montriĝas en la vojoj de iliaj prauloj, en la konfliktoj kiujn ili travivas mense kaj en iliaj batalkrioj. La konflikto estas la sola afero kion ili konas. Barbaroj estas savaĝaj, solduloj, majstroj de diversaj kruelaj batalstiloj. Ili ne estas soldatoj aŭ prefesiaj batalistoj sed fanatikuloj pri la batalo, spiritoj de la milito. La barbaroj scias malmulte pri trejnado, preparado aŭ reguloj en la batalo. Ili nur estas en la momento. La kontraŭulo antaŭe nur gravas kaj fakto ke tiu momento povus jam esti la lasta. Barbaroj pretas kontraŭi ĉion kion la sorto metas antaŭ iliaj piedoj. Ili evoluigas sesan senson kaj povas elteni preskaŭ ĉian veteron. Barbaroj ekzistas en ĉiuj socioj ĉu civilizita aŭ ne. Eĉ estas tutaj popoloj kiuj portas tiun brutalan filozofion en si kaj vagadas tra la savaĝejo. Babaroj estas plenumitaj de ilia batalsinteno. Ho ve al tiuj kiuj ekkonas ilian koleron...

Rolo: Barbaroj estas elstaraj batalistoj. Ili posedas tiun militan forton kaj persistecon kiun oni bezonas por kontraŭi al malamikoj kiuj estas multe pli superaj. Ilia kolero donas al ili la aŭdacon kaj kuraĝon kiuj superas tiujn de la plejmulto da aliaj batalistoj. Neniu sinĵetas kun tiom da batalkolero en la amasbuĉadon, kiel la barbaro kiu ekstermas ĉiujn kontraŭulojn.

Pensmaniero: ĉiu ne laŭleĝa

Vivkubetoj: k12

Oro je la komenco: 3k6 × 10mo (mezkvanta 105mo)

Klaskapablecoj: Akrobataĵo (GE), Grimpi (FOR), Interrilati kun bestoj (KAR), Metio (INT), Naĝi (FOR), Percepto (SAĜ), Rajdi (LER), Scio (naturo) (INT), Timigi (KAR), Transvivado (SAĜ)

Kapablecopoentoj por ĉiu nivelo: 4 + INT-modifilo

Tabelo: Barbaro
Nivelo BAB REF VOL PER Specife
1 +1 +0 +0 +2 Rapida moviĝo, Batalekstazo
2 +2 +0 +0 +3 Batalekstaza forto, Refleksmovo
3 +3 +1 +1 +3 Kaptilsensiveco +1
4 +4 +1 +1 +4 Batalekstaza forto
5 +5 +1 +1 +4 Refleksmovo progresigita
6 +6/+1 +2 +2 +5 Batalekstaza forto, Kaptilsensiveco +2
7 +7/+2 +2 +2 +5 Damaĝoredukto 1/-
8 +8/+3 +2 +2 +6 Batalekstaza forto
9 +9/+4 +3 +3 +6 Kaptilsensiveco +3
10 +10/+5 +3 +3 +7 Damaĝoredukto 2/- , Batalekstaza forto
11 +11/+6/+1 +3 +3 +7 Forta batalekstazo
12 +12/+7/+2 +4 +4 +8 Batalekstaza forto, Kaptilsensiveco +4
13 +13/+8/+3 +4 +4 +8 Damaĝoredukto 3/-
14 +14/+9/+4 +4 +4 +9 Necedema volo, Batalekstaza forto
15 +15/+10/+5 +5 +5 +9 Kaptilsensiveco +5
16 +16/+11/+6/+1 +5 +5 +10 Damaĝoredukto 4/- , Batalekstaza forto
17 +17/+12/+7/+2 +5 +5 +10 Neŝancelebla batalekstazo
18 +18/+13/+8/+3 +6 +6 +11 Batalekstaza forto, Kaptilsensiveco +6
19 +19/+14/+9/+4 +6 +6 +11 Damaĝoredukto 5/-
20 +20/+15/+10/+5 +6 +6 +12 Potencega batalekstazo, Batalekstaza forto

Klasaj karakterizaĵoj

La sekvantaj eblecoj estas la klasaj karakterizaĵoj de la barbaro.

Sperto kun armiloj kaj armaĵoj: La barbaro havas sperton kun ĉiuj simplaj kaj militaj armiloj. Li estas sperta kun malpezaj kaj mezpezaj armaĵoj kaj ĉiuj ŝildoj krom turŝildoj.

Rapida moviĝo (EE): La moviĝorapideco surtere estas pli alta por la barbaro ol kutime por lia popolo. Li povas moviĝi 3 pliajn metrojn. Tio nur validas se li maksimume portas mezpezan armaĵon kaj ne portas pezan ŝarĝon. Tiu bono aplikiĝas antaŭ la moviĝorapideco estas modifita pro armaĵoj aŭ ŝarĝoj. Kaj li sumiĝas kun ĉiuj aliaj bonoj de la barbaro por la moviĝo surtere.

Batalekstazo (EE): La barbaro povas liberigi sian internan forton kaj savaĝecon por gajni pli da batalforto. Ekde la 1a nivelo la barbaro povas sin ĵeti en batalekstazon dum nombro da vicoj kiu egalas lian KON-modifilon + 4. Je ĉiu nova nivelo la nombro altiĝas je du pliaj vicoj. Portempaj altiĝoj de la konstitucio pro la batalekstazo aŭ pro sorĉoj kiel bovoelteno tamen ne altigas la nombron da vicoj por la batalekstazo. La barbaro povas sin ĵeti en la batalekstazon per rapida ago. La entuta nombro da vicoj renoviĝas post ok horoj da ripozo. Tiu ripozo ne devas esti sinsekva tempo.

Dum la batalekstazo la barbaro ricevas moralbonon de +4 por forto kaj konstitucio kaj moralbonon de +2 por voloĵetoj. Pro tio li ricevas malbonon de -2 por sia armaĵklaso. La altiĝo de la konstitucio-atributo donas al la barbaro +2 pliajn vivpoentojn po nivelo, kiuj tamen malaperas je la fino de la ekstazo, malsame kiel portempaj vivpoentoj kiuj estas subtrahataj unue. Dum la batalekstazo la barbaro ne povas uzi kapablecojn kiuj baziĝas sur lerteco, inteligenteco aŭ karismo (krom akrobataĵo, flugi, rajdi aŭ timigi), nek kapablecojn kiuj neprigas trankvilon kaj koncentron.

La barbaro povas fini la batalekstazon per libera ago kaj tiam li estas elĉerpita duoble pli longa ol li estis en la ekstazo. Dum la tempo kiam la barbaro estas elĉerpita, li ne povas sin ĵeti en novan ekstazon. Alie tute eblas sin ĵeti dufoje en la ekstazon dum unu batalo. Se la barbaro perdas sian konscion, lia batalekstazo aŭtomato finiĝas, kio signifas severan mortdanĝeron por li.

Batalekstaza forto (EE): Kun kreskanta sperto la barabaro lernas uzi sian batalekstazon diversmaniere. Je la 2a nivelo kaj je ĉiu plia dua nivelo li ricevas batalekstazan forton. La barabar nur povas utiligi siajn batalekstazajn fortojn kiam li estas en batalekstazo kaj kelkaj de tiuj fortoj postulas ke la barbaro faras certan agon antaŭe. Se ne estas alie indikita, li ne povas elekti unu forton plurfoje.

Refleksmovo (EE): Ekde la 2a nivelo la barbaro povas reagi al danĝeroj antaŭ liaj sensoj kutime permesus tion. Li ne plu povas esti surprizita sur la malĝusta piedo kaj ne perdas sian lertecbonon por la armaĵklaso se la atakanto estas nevidebla. Barbaro kun tiu ebleco tamen povas perdi sian lertecbonon por la armaĵklaso se li estas nemovkapabla aŭ se la kontraŭulo sukcese faras finton kontraŭ li.

Se la barbaro jam havas la eblecon refleksmovo per alia klaso, li ricevas anstaŭe refleksmovon progresigitan (vidu malsupren).

Kaptilsensiveco (EE): Je la 3a nivelo la barbaro ricevas bonon de +1 por siaj refleksĵetoj por evitmovi de kaptiloj kaj bonon de +1 por la armaĵklaso kontraŭ atakoj de kaptiloj. Tiu bono altiĝas je +1 je ĉiu tria nivelaltiĝo (6a, 9a, 12a, 15a, 18a). La bonoj de kaptilsensiveco de malsamaj klasoj sumiĝas.

Refleksmovo progresigita (EE): Ekde la 5a nivelo la barbaro ne plu povas esti ambaŭflankita. Friponoj ne plu povas ataki la barbaron per embuska atako kaŭze de la ambaŭflankado, krom se la fipononivelo estas kvar niveloj pli alta ol la barbarnivelo. Se la barbaro jam havas la eblecon refleksmovon per alia klaso la du klasniveloj sumiĝas por la komparo de niveloj.

Damaĝoredukto (EE): Ekde la 7a nivelo la barbaro povas subtrahi unu poenton de la damaĝo de ĉiu armilo aŭ natura armilo. Ekde la 10a nivelo kaj je ĉiu tria plia nivelo (13a, 16a, 19a) la damaĝoredukto altiĝas je unu. La damaĝoredukto povas redukti damaĝon al nul sed ne sub nul.

Forta batalekstazo (EE): Je la 11a nivelo la bono por forto kaj konstitucio altiĝas al +6 kaj la bono por voloĵetoj altiĝas al +3, se la barbaro ĵetas sin en batalekstazon.

Necedema volo (EE): Je la 14a nivelo la barbaro ricevas dum la batalekstazo bonon de +4 por voloĵetoj kontraŭ transsorĉado. Tiu bono sumiĝas kun aliaj modifiloj kiel la moralbono de la batalekstazo.

Neŝancelebla batalekstazo (EE): Je 17a nivelo la barbaro ne plu estas elĉerpita post sia batalekstazo.

Potencega batalekstazo (EE): Je la 20a nivelo la bonoj por forto kaj konstitucio altiĝas al +8 kaj la bono por voloĵetoj altiĝas al +4, se la barbaro estas en batalekstazo.

Estintaj barbaroj

Se barbaro iĝas laŭleĝa li perdas la eblecon ĵeti sin en batalekstazon. Li ankaŭ ne plu povas altiĝi kiel barbaro. Tamen li gardas ĉiujn aliajn avantaĝojn de la klaso.


Libera-ludo-permisilo - Direktivo de komuna uzo
5FutPaŝo